esperanto@Job:4:1 @ Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
esperanto@Job:4:2 @ Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
esperanto@Job:4:3 @ Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;
esperanto@Job:4:4 @ Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;
esperanto@Job:4:5 @ Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.
esperanto@Job:4:6 @ CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
esperanto@Job:4:7 @ Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
esperanto@Job:4:8 @ Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;
esperanto@Job:4:9 @ De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
esperanto@Job:4:10 @ La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;
esperanto@Job:4:11 @ Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.
esperanto@Job:4:12 @ Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.
esperanto@Job:4:13 @ Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
esperanto@Job:4:14 @ Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon.
esperanto@Job:4:15 @ Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis.
esperanto@Job:4:16 @ Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:
esperanto@Job:4:17 @ CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
esperanto@Job:4:18 @ Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:
esperanto@Job:4:19 @ Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.
esperanto@Job:4:20 @ De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.
esperanto@Job:4:21 @ La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.
|