Job 9




esperanto@Job:9:1 @ Ijob respondis kaj diris:

esperanto@Job:9:2 @ Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

esperanto@Job:9:3 @ Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

esperanto@Job:9:4 @ Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

esperanto@Job:9:5 @ Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

esperanto@Job:9:6 @ Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas;

esperanto@Job:9:7 @ Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

esperanto@Job:9:8 @ Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

esperanto@Job:9:9 @ Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;

esperanto@Job:9:10 @ Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

esperanto@Job:9:11 @ Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.

esperanto@Job:9:12 @ Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

esperanto@Job:9:13 @ Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

esperanto@Job:9:14 @ Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?

esperanto@Job:9:15 @ Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton.

esperanto@Job:9:16 @ Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,

esperanto@Job:9:17 @ Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

esperanto@Job:9:18 @ Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

esperanto@Job:9:19 @ Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

esperanto@Job:9:20 @ Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

esperanto@Job:9:21 @ Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

esperanto@Job:9:22 @ CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

esperanto@Job:9:23 @ Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

esperanto@Job:9:24 @ La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

esperanto@Job:9:25 @ Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

esperanto@Job:9:26 @ Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

esperanto@Job:9:27 @ Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

esperanto@Job:9:28 @ Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

esperanto@Job:9:29 @ Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?

esperanto@Job:9:30 @ Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

esperanto@Job:9:31 @ Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

esperanto@Job:9:32 @ CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

esperanto@Job:9:33 @ Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

esperanto@Job:9:34 @ Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

esperanto@Job:9:35 @ Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:8] [Job:9] [Job:10] [Discuss] Tag 9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: