John 2




esperanto@John:2:1 @ La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;

esperanto@John:2:2 @ ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.

esperanto@John:2:3 @ Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.

esperanto@John:2:4 @ Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:2:5 @ Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.

esperanto@John:2:6 @ Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.

esperanto@John:2:7 @ Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.

esperanto@John:2:8 @ Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

esperanto@John:2:9 @ Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,

esperanto@John:2:10 @ kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun.

esperanto@John:2:11 @ CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

esperanto@John:2:12 @ Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

esperanto@John:2:13 @ Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

esperanto@John:2:14 @ Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn;

esperanto@John:2:15 @ kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;

esperanto@John:2:16 @ kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.

esperanto@John:2:17 @ La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.

esperanto@John:2:18 @ La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?

esperanto@John:2:19 @ Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.

esperanto@John:2:20 @ La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?

esperanto@John:2:21 @ Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.

esperanto@John:2:22 @ Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

esperanto@John:2:23 @ Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.

esperanto@John:2:24 @ Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,

esperanto@John:2:25 @ kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:1] [John:2] [John:3] [Discuss] Tag 2 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: