John 4

esperanto@John:4:1 @ Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano

esperanto@John:4:2 @ (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj),

esperanto@John:4:3 @ li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.

esperanto@John:4:4 @ Kaj li devis trairi tra Samario.

esperanto@John:4:5 @ Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;

esperanto@John:4:6 @ kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.

esperanto@John:4:7 @ Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.

esperanto@John:4:8 @ CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.

esperanto@John:4:9 @ La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)

esperanto@John:4:10 @ Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

esperanto@John:4:11 @ La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

esperanto@John:4:12 @ CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?

esperanto@John:4:13 @ Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos;

esperanto@John:4:14 @ sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

esperanto@John:4:15 @ La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.

esperanto@John:4:16 @ Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien.

esperanto@John:4:17 @ La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;

esperanto@John:4:18 @ cxar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; cxi tion vi diris vere.

esperanto@John:4:19 @ La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.

esperanto@John:4:20 @ Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.

esperanto@John:4:21 @ Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.

esperanto@John:4:22 @ Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.

esperanto@John:4:23 @ Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.

esperanto@John:4:24 @ Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.

esperanto@John:4:25 @ La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.

esperanto@John:4:26 @ Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

esperanto@John:4:27 @ Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?

esperanto@John:4:28 @ La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:

esperanto@John:4:29 @ Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo?

esperanto@John:4:30 @ Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

esperanto@John:4:31 @ Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu.

esperanto@John:4:32 @ Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.

esperanto@John:4:33 @ La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi?

esperanto@John:4:34 @ Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

esperanto@John:4:35 @ CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.

esperanto@John:4:36 @ La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto.

esperanto@John:4:37 @ CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas.

esperanto@John:4:38 @ Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.

esperanto@John:4:39 @ Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris.

esperanto@John:4:40 @ Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn.

esperanto@John:4:41 @ Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,

esperanto@John:4:42 @ kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

esperanto@John:4:43 @ Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.

esperanto@John:4:44 @ CXar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.

esperanto@John:4:45 @ Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

esperanto@John:4:46 @ Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.

esperanto@John:4:47 @ Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis.

esperanto@John:4:48 @ Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos.

esperanto@John:4:49 @ La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos.

esperanto@John:4:50 @ Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.

esperanto@John:4:51 @ Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.

esperanto@John:4:52 @ Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis.

esperanto@John:4:53 @ Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

esperanto@John:4:54 @ CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:3] [John:4] [John:5] [Discuss] Tag 4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: