Jonah 3

esperanto@Jonah:3:1 @ Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:

esperanto@Jonah:3:2 @ Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.

esperanto@Jonah:3:3 @ Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.

esperanto@Jonah:3:4 @ Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.

esperanto@Jonah:3:5 @ La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.

esperanto@Jonah:3:6 @ Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

esperanto@Jonah:3:7 @ Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;

esperanto@Jonah:3:8 @ kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:

esperanto@Jonah:3:9 @ eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

esperanto@Jonah:3:10 @ Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

Seeker Overlay: Off On

[BookofJonah] [Jonah:2] [Jonah:3] [Jonah:4] [Discuss] Tag 3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: