Mark 1




esperanto@Mark:1:1 @ La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

esperanto@Mark:1:2 @ Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;

esperanto@Mark:1:3 @ Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;

esperanto@Mark:1:4 @ venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.

esperanto@Mark:1:5 @ Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

esperanto@Mark:1:6 @ Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon.

esperanto@Mark:1:7 @ Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi.

esperanto@Mark:1:8 @ Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

esperanto@Mark:1:9 @ Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.

esperanto@Mark:1:10 @ Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;

esperanto@Mark:1:11 @ kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

esperanto@Mark:1:12 @ Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.

esperanto@Mark:1:13 @ Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj servadis al li.

esperanto@Mark:1:14 @ Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,

esperanto@Mark:1:15 @ kaj dirante:La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

esperanto@Mark:1:16 @ Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj.

esperanto@Mark:1:17 @ Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj.

esperanto@Mark:1:18 @ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

esperanto@Mark:1:19 @ Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn.

esperanto@Mark:1:20 @ Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

esperanto@Mark:1:21 @ Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.

esperanto@Mark:1:22 @ Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.

esperanto@Mark:1:23 @ Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,

esperanto@Mark:1:24 @ dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

esperanto@Mark:1:25 @ Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.

esperanto@Mark:1:26 @ Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li.

esperanto@Mark:1:27 @ Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.

esperanto@Mark:1:28 @ Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.

esperanto@Mark:1:29 @ Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.

esperanto@Mark:1:30 @ Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi;

esperanto@Mark:1:31 @ kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.

esperanto@Mark:1:32 @ Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.

esperanto@Mark:1:33 @ Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo.

esperanto@Mark:1:34 @ Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

esperanto@Mark:1:35 @ Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.

esperanto@Mark:1:36 @ Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin;

esperanto@Mark:1:37 @ kaj ili trovis lin, kaj diris al li:CXiuj vin sercxas.

esperanto@Mark:1:38 @ Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis.

esperanto@Mark:1:39 @ Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

esperanto@Mark:1:40 @ Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.

esperanto@Mark:1:41 @ Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.

esperanto@Mark:1:42 @ Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.

esperanto@Mark:1:43 @ Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,

esperanto@Mark:1:44 @ kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.

esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark] [Mark:1] [Mark:2] [Discuss] Tag 1 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: