Mark 13
esperanto@Mark:13:1 @ Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li:Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj!
esperanto@Mark:13:2 @ Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
esperanto@Mark:13:3 @ Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
esperanto@Mark:13:4 @ Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi?
esperanto@Mark:13:5 @ Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
esperanto@Mark:13:6 @ Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
esperanto@Mark:13:7 @ Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.
esperanto@Mark:13:8 @ CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
esperanto@Mark:13:9 @ Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.
esperanto@Mark:13:10 @ Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj.
esperanto@Mark:13:11 @ Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
esperanto@Mark:13:12 @ Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.
esperanto@Mark:13:13 @ Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
esperanto@Mark:13:14 @ Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
esperanto@Mark:13:15 @ kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
esperanto@Mark:13:16 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
esperanto@Mark:13:17 @ Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!
esperanto@Mark:13:18 @ Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro.
esperanto@Mark:13:19 @ CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.
esperanto@Mark:13:20 @ Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.
esperanto@Mark:13:21 @ Kaj tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux, Jen tie; ne kredu;
esperanto@Mark:13:22 @ cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
esperanto@Mark:13:23 @ Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi.
esperanto@Mark:13:24 @ Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon,
esperanto@Mark:13:25 @ kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos.
esperanto@Mark:13:26 @ Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.
esperanto@Mark:13:27 @ Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.
esperanto@Mark:13:28 @ De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;
esperanto@Mark:13:29 @ tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.
esperanto@Mark:13:30 @ Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos.
esperanto@Mark:13:31 @ La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
esperanto@Mark:13:32 @ Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
esperanto@Mark:13:33 @ Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo.
esperanto@Mark:13:34 @ Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
esperanto@Mark:13:35 @ vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene;
esperanto@Mark:13:36 @ por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.
esperanto@Mark:13:37 @ Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.