Mark 14




esperanto@Mark:14:1 @ Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;

esperanto@Mark:14:2 @ cxar ili diris:Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.

esperanto@Mark:14:3 @ Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.

esperanto@Mark:14:4 @ Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo?

esperanto@Mark:14:5 @ CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.

esperanto@Mark:14:6 @ Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi.

esperanto@Mark:14:7 @ CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas.

esperanto@Mark:14:8 @ Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.

esperanto@Mark:14:9 @ Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

esperanto@Mark:14:10 @ Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili.

esperanto@Mark:14:11 @ Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin.

esperanto@Mark:14:12 @ Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon?

esperanto@Mark:14:13 @ Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo;

esperanto@Mark:14:14 @ lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

esperanto@Mark:14:15 @ Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni.

esperanto@Mark:14:16 @ Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

esperanto@Mark:14:17 @ Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du.

esperanto@Mark:14:18 @ Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi.

esperanto@Mark:14:19 @ Kaj ili komencis malgxoji, kaj diri al li unu post la alia:CXu eble mi?

esperanto@Mark:14:20 @ Sed li diris al ili:Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon.

esperanto@Mark:14:21 @ La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

esperanto@Mark:14:22 @ Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Mark:14:23 @ Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi.

esperanto@Mark:14:24 @ Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj.

esperanto@Mark:14:25 @ Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio.

esperanto@Mark:14:26 @ Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

esperanto@Mark:14:27 @ Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros.

esperanto@Mark:14:28 @ Tamen post mia relevigxo, mi iros antaux vi en Galileon.

esperanto@Mark:14:29 @ Sed Petro diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos, tamen ne mi.

esperanto@Mark:14:30 @ Kaj Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke hodiaux en cxi tiu nokto, antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

esperanto@Mark:14:31 @ Sed tre insiste li diris:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili cxiuj.

esperanto@Mark:14:32 @ Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie, dum mi pregxos.

esperanto@Mark:14:33 @ Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

esperanto@Mark:14:34 @ Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu.

esperanto@Mark:14:35 @ Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.

esperanto@Mark:14:36 @ Kaj li diris:Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi:forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.

esperanto@Mark:14:37 @ Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon?

esperanto@Mark:14:38 @ Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

esperanto@Mark:14:39 @ Kaj denove foririnte, li pregxis, dirante la samajn vortojn.

esperanto@Mark:14:40 @ Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.

esperanto@Mark:14:41 @ Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

esperanto@Mark:14:42 @ Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

esperanto@Mark:14:43 @ Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj.

esperanto@Mark:14:44 @ Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.

esperanto@Mark:14:45 @ Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Mark:14:46 @ Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.

esperanto@Mark:14:47 @ Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis al li la orelon.

esperanto@Mark:14:48 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?

esperanto@Mark:14:49 @ CXiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumigxu la Skriboj.

esperanto@Mark:14:50 @ Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.

esperanto@Mark:14:51 @ Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;

esperanto@Mark:14:52 @ sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.

esperanto@Mark:14:53 @ Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj.

esperanto@Mark:14:54 @ Kaj Petro malproksime sekvis lin gxis interne de la korto de la cxefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro.

esperanto@Mark:14:55 @ Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.

esperanto@Mark:14:56 @ CXar multaj malvere atestis kontraux li, kaj iliaj atestoj ne akordigxis.

esperanto@Mark:14:57 @ Kaj elpasxis iuj, kaj malvere atestis kontraux li, dirante:

esperanto@Mark:14:58 @ Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.

esperanto@Mark:14:59 @ Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis.

esperanto@Mark:14:60 @ Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

esperanto@Mark:14:61 @ Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?

esperanto@Mark:14:62 @ Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

esperanto@Mark:14:63 @ Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn?

esperanto@Mark:14:64 @ Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto.

esperanto@Mark:14:65 @ Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

esperanto@Mark:14:66 @ Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la cxefpastro;

esperanto@Mark:14:67 @ kaj vidante Petron sin varmigantan, sxi rigardis lin, kaj diris:Vi ankaux estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.

esperanto@Mark:14:68 @ Sed li malkonfesis, dirante:Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis.

esperanto@Mark:14:69 @ Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj:Tiu estas el ili.

esperanto@Mark:14:70 @ Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro:Vere vi estas el ili, cxar vi estas ja Galileano.

esperanto@Mark:14:71 @ Kaj li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.

esperanto@Mark:14:72 @ Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:13] [Mark:14] [Mark:15] [Discuss] Tag 14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: