Mark 4




esperanto@Mark:4:1 @ Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.

esperanto@Mark:4:2 @ Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:

esperanto@Mark:4:3 @ Auxskultu:jen semisto eliris, por semi;

esperanto@Mark:4:4 @ kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin.

esperanto@Mark:4:5 @ Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

esperanto@Mark:4:6 @ kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

esperanto@Mark:4:7 @ Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.

esperanto@Mark:4:8 @ Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.

esperanto@Mark:4:9 @ Kaj li diris:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

esperanto@Mark:4:10 @ Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.

esperanto@Mark:4:11 @ Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;

esperanto@Mark:4:12 @ por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.

esperanto@Mark:4:13 @ Kaj li diris al ili:CXu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn?

esperanto@Mark:4:14 @ La semisto semas la vorton.

esperanto@Mark:4:15 @ Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili auxdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.

esperanto@Mark:4:16 @ Kaj tiel same jen la semitaj cxe la sxtonaj lokoj:ili auxdas la vorton, kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

esperanto@Mark:4:17 @ kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.

esperanto@Mark:4:18 @ Kaj jen la semitaj cxe la dornoj:tiuj, kiuj auxdis la vorton;

esperanto@Mark:4:19 @ sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta.

esperanto@Mark:4:20 @ Kaj jen la semitaj cxe la bona tero:tiuj, kiuj auxdas la vorton kaj akceptas gxin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

esperanto@Mark:4:21 @ Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?

esperanto@Mark:4:22 @ CXar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita.

esperanto@Mark:4:23 @ Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

esperanto@Mark:4:24 @ Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

esperanto@Mark:4:25 @ CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Mark:4:26 @ Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,

esperanto@Mark:4:27 @ kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.

esperanto@Mark:4:28 @ Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.

esperanto@Mark:4:29 @ Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

esperanto@Mark:4:30 @ Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?

esperanto@Mark:4:31 @ Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,

esperanto@Mark:4:32 @ tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.

esperanto@Mark:4:33 @ Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti;

esperanto@Mark:4:34 @ kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.

esperanto@Mark:4:35 @ Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.

esperanto@Mark:4:36 @ Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.

esperanto@Mark:4:37 @ Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.

esperanto@Mark:4:38 @ Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?

esperanto@Mark:4:39 @ Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.

esperanto@Mark:4:40 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?

esperanto@Mark:4:41 @ Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:3] [Mark:4] [Mark:5] [Discuss] Tag 4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: