Matthew 27




esperanto@Matthew:27:1 @ Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

esperanto@Matthew:27:2 @ kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

esperanto@Matthew:27:3 @ Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,

esperanto@Matthew:27:4 @ dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

esperanto@Matthew:27:5 @ Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

esperanto@Matthew:27:6 @ Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.

esperanto@Matthew:27:7 @ Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.

esperanto@Matthew:27:8 @ Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.

esperanto@Matthew:27:9 @ Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;

esperanto@Matthew:27:10 @ kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

esperanto@Matthew:27:11 @ Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.

esperanto@Matthew:27:12 @ Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.

esperanto@Matthew:27:13 @ Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?

esperanto@Matthew:27:14 @ Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.

esperanto@Matthew:27:15 @ Sed cxe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.

esperanto@Matthew:27:16 @ Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.

esperanto@Matthew:27:17 @ Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?

esperanto@Matthew:27:18 @ CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.

esperanto@Matthew:27:19 @ Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

esperanto@Matthew:27:20 @ Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.

esperanto@Matthew:27:21 @ Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.

esperanto@Matthew:27:22 @ Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.

esperanto@Matthew:27:23 @ Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.

esperanto@Matthew:27:24 @ Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.

esperanto@Matthew:27:25 @ Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

esperanto@Matthew:27:26 @ Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Matthew:27:27 @ Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.

esperanto@Matthew:27:28 @ Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.

esperanto@Matthew:27:29 @ Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!

esperanto@Matthew:27:30 @ Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

esperanto@Matthew:27:31 @ Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

esperanto@Matthew:27:32 @ Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.

esperanto@Matthew:27:33 @ Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,

esperanto@Matthew:27:34 @ ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki.

esperanto@Matthew:27:35 @ Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn;

esperanto@Matthew:27:36 @ kaj ili sidigxis, kaj gardis lin tie.

esperanto@Matthew:27:37 @ Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:CXI TIU ESTAS JESUO, LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@Matthew:27:38 @ Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.

esperanto@Matthew:27:39 @ Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,

esperanto@Matthew:27:40 @ kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.

esperanto@Matthew:27:41 @ Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:

esperanto@Matthew:27:42 @ Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

esperanto@Matthew:27:43 @ Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.

esperanto@Matthew:27:44 @ Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

esperanto@Matthew:27:45 @ Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Matthew:27:46 @ Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Matthew:27:47 @ Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan.

esperanto@Matthew:27:48 @ Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.

esperanto@Matthew:27:49 @ Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.

esperanto@Matthew:27:50 @ Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.

esperanto@Matthew:27:51 @ Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

esperanto@Matthew:27:52 @ kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,

esperanto@Matthew:27:53 @ kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

esperanto@Matthew:27:54 @ Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

esperanto@Matthew:27:55 @ Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;

esperanto@Matthew:27:56 @ inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

esperanto@Matthew:27:57 @ Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

esperanto@Matthew:27:58 @ tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.

esperanto@Matthew:27:59 @ Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,

esperanto@Matthew:27:60 @ kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.

esperanto@Matthew:27:61 @ Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.

esperanto@Matthew:27:62 @ La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato,

esperanto@Matthew:27:63 @ dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.

esperanto@Matthew:27:64 @ Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.

esperanto@Matthew:27:65 @ Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo.

esperanto@Matthew:27:66 @ Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la sxtonon, kune kun gardistaro.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:26] [Matthew:27] [Matthew:28] [Discuss] Tag 27 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: