Numbers 10




esperanto@Numbers:10:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Numbers:10:2 @ Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.

esperanto@Numbers:10:3 @ Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:10:4 @ Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

esperanto@Numbers:10:5 @ Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.

esperanto@Numbers:10:6 @ Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

esperanto@Numbers:10:7 @ Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

esperanto@Numbers:10:8 @ Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.

esperanto@Numbers:10:9 @ Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

esperanto@Numbers:10:10 @ Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Numbers:10:11 @ En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

esperanto@Numbers:10:12 @ Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

esperanto@Numbers:10:13 @ Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

esperanto@Numbers:10:14 @ Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.

esperanto@Numbers:10:15 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.

esperanto@Numbers:10:16 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.

esperanto@Numbers:10:17 @ Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

esperanto@Numbers:10:18 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.

esperanto@Numbers:10:19 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.

esperanto@Numbers:10:20 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

esperanto@Numbers:10:21 @ Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.

esperanto@Numbers:10:22 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud.

esperanto@Numbers:10:23 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.

esperanto@Numbers:10:24 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

esperanto@Numbers:10:25 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

esperanto@Numbers:10:26 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran.

esperanto@Numbers:10:27 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.

esperanto@Numbers:10:28 @ Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.

esperanto@Numbers:10:29 @ Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

esperanto@Numbers:10:30 @ Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.

esperanto@Numbers:10:31 @ Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

esperanto@Numbers:10:32 @ se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

esperanto@Numbers:10:33 @ Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

esperanto@Numbers:10:34 @ Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

esperanto@Numbers:10:35 @ Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.

esperanto@Numbers:10:36 @ Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.


Seeker Overlay: Off On

[BookofNumbers] [Numbers:9] [Numbers:10] [Numbers:11] [Discuss] Tag 10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: