Proverbs 1




esperanto@Proverbs:1:1 @ Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael:

esperanto@Proverbs:1:2 @ Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;

esperanto@Proverbs:1:3 @ Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto;

esperanto@Proverbs:1:4 @ Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.

esperanto@Proverbs:1:5 @ Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

esperanto@Proverbs:1:6 @ Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.

esperanto@Proverbs:1:7 @ La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.

esperanto@Proverbs:1:8 @ Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

esperanto@Proverbs:1:9 @ CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

esperanto@Proverbs:1:10 @ Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

esperanto@Proverbs:1:11 @ Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn;

esperanto@Proverbs:1:12 @ Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;

esperanto@Proverbs:1:13 @ Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo;

esperanto@Proverbs:1:14 @ Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj:

esperanto@Proverbs:1:15 @ Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

esperanto@Proverbs:1:16 @ CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon.

esperanto@Proverbs:1:17 @ CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo.

esperanto@Proverbs:1:18 @ Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.

esperanto@Proverbs:1:19 @ Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto.

esperanto@Proverbs:1:20 @ La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj;

esperanto@Proverbs:1:21 @ GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn.

esperanto@Proverbs:1:22 @ GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

esperanto@Proverbs:1:23 @ Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

esperanto@Proverbs:1:24 @ CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

esperanto@Proverbs:1:25 @ Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:

esperanto@Proverbs:1:26 @ Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.

esperanto@Proverbs:1:27 @ Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:

esperanto@Proverbs:1:28 @ Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos.

esperanto@Proverbs:1:29 @ Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,

esperanto@Proverbs:1:30 @ Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn:

esperanto@Proverbs:1:31 @ Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

esperanto@Proverbs:1:32 @ CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.

esperanto@Proverbs:1:33 @ Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs] [Proverbs:1] [Proverbs:2] [Discuss] Tag 1 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: