Proverbs 20

esperanto@Proverbs:20:1 @ La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.

esperanto@Proverbs:20:2 @ Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.

esperanto@Proverbs:20:3 @ Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.

esperanto@Proverbs:20:4 @ En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.

esperanto@Proverbs:20:5 @ Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo sagxa gxin elcxerpos.

esperanto@Proverbs:20:6 @ Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?

esperanto@Proverbs:20:7 @ Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.

esperanto@Proverbs:20:8 @ Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.

esperanto@Proverbs:20:9 @ Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?

esperanto@Proverbs:20:10 @ Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

esperanto@Proverbs:20:11 @ Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.

esperanto@Proverbs:20:12 @ Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

esperanto@Proverbs:20:13 @ Ne amu dormon, por ke vi ne malricxigxu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satigxos de pano.

esperanto@Proverbs:20:14 @ Malbona, malbona, diras la acxetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.

esperanto@Proverbs:20:15 @ Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.

esperanto@Proverbs:20:16 @ Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.

esperanto@Proverbs:20:17 @ Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.

esperanto@Proverbs:20:18 @ Intencoj fortikigxas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.

esperanto@Proverbs:20:19 @ Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.

esperanto@Proverbs:20:20 @ Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.

esperanto@Proverbs:20:21 @ Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

esperanto@Proverbs:20:22 @ Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.

esperanto@Proverbs:20:23 @ Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.

esperanto@Proverbs:20:24 @ La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?

esperanto@Proverbs:20:25 @ GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.

esperanto@Proverbs:20:26 @ Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

esperanto@Proverbs:20:27 @ La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo.

esperanto@Proverbs:20:28 @ Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.

esperanto@Proverbs:20:29 @ Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.

esperanto@Proverbs:20:30 @ Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.

Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:19] [Proverbs:20] [Proverbs:21] [Discuss] Tag 20 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: