Proverbs 3




esperanto@Proverbs:3:1 @ Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

esperanto@Proverbs:3:2 @ CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

esperanto@Proverbs:3:3 @ Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

esperanto@Proverbs:3:4 @ Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

esperanto@Proverbs:3:5 @ Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

esperanto@Proverbs:3:6 @ Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

esperanto@Proverbs:3:7 @ Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

esperanto@Proverbs:3:8 @ CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

esperanto@Proverbs:3:9 @ Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:

esperanto@Proverbs:3:10 @ Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

esperanto@Proverbs:3:11 @ La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

esperanto@Proverbs:3:12 @ CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

esperanto@Proverbs:3:13 @ Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;

esperanto@Proverbs:3:14 @ CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.

esperanto@Proverbs:3:15 @ GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.

esperanto@Proverbs:3:16 @ Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.

esperanto@Proverbs:3:17 @ GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco.

esperanto@Proverbs:3:18 @ GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

esperanto@Proverbs:3:19 @ La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon.

esperanto@Proverbs:3:20 @ Per Lia cxionsciado disigxis abismoj; Kaj la nuboj elversxas roson.

esperanto@Proverbs:3:21 @ Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

esperanto@Proverbs:3:22 @ Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

esperanto@Proverbs:3:23 @ Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:3:24 @ Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.

esperanto@Proverbs:3:25 @ Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;

esperanto@Proverbs:3:26 @ CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.

esperanto@Proverbs:3:27 @ Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.

esperanto@Proverbs:3:28 @ Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos.

esperanto@Proverbs:3:29 @ Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi.

esperanto@Proverbs:3:30 @ Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.

esperanto@Proverbs:3:31 @ Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

esperanto@Proverbs:3:32 @ CXar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkasxas al la piuloj.

esperanto@Proverbs:3:33 @ Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la logxejon de piuloj Li benas.

esperanto@Proverbs:3:34 @ La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.

esperanto@Proverbs:3:35 @ Honoron heredas sagxuloj; Sed malsagxuloj forportas honton.


Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:2] [Proverbs:3] [Proverbs:4] [Discuss] Tag 3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: