Proverbs 31




esperanto@Proverbs:31:1 @ Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.

esperanto@Proverbs:31:2 @ Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!

esperanto@Proverbs:31:3 @ Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj.

esperanto@Proverbs:31:4 @ Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.

esperanto@Proverbs:31:5 @ CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.

esperanto@Proverbs:31:6 @ Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.

esperanto@Proverbs:31:7 @ Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.

esperanto@Proverbs:31:8 @ Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.

esperanto@Proverbs:31:9 @ Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.

esperanto@Proverbs:31:10 @ Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.

esperanto@Proverbs:31:11 @ Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.

esperanto@Proverbs:31:12 @ SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.

esperanto@Proverbs:31:13 @ SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.

esperanto@Proverbs:31:14 @ SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon.

esperanto@Proverbs:31:15 @ SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;

esperanto@Proverbs:31:16 @ SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.

esperanto@Proverbs:31:17 @ SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.

esperanto@Proverbs:31:18 @ SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto.

esperanto@Proverbs:31:19 @ SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.

esperanto@Proverbs:31:20 @ SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.

esperanto@Proverbs:31:21 @ SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo.

esperanto@Proverbs:31:22 @ SXi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj.

esperanto@Proverbs:31:23 @ SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.

esperanto@Proverbs:31:24 @ SXi faras teksajxon kaj vendas, Kaj zonojn sxi donas al la komercisto.

esperanto@Proverbs:31:25 @ Fortika kaj bela estas sxia vesto, Kaj sxi ridas pri la venonta tago.

esperanto@Proverbs:31:26 @ Sian busxon sxi malfermas kun sagxo; Bonkora instruo estas sur sxia lango.

esperanto@Proverbs:31:27 @ SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco.

esperanto@Proverbs:31:28 @ Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante:

esperanto@Proverbs:31:29 @ Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn.

esperanto@Proverbs:31:30 @ CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.

esperanto@Proverbs:31:31 @ Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj; Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:30] [Proverbs:31] [Proverbs:32] [Discuss] Tag 31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: