Proverbs 4




esperanto@Proverbs:4:1 @ Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;

esperanto@Proverbs:4:2 @ CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.

esperanto@Proverbs:4:3 @ CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.

esperanto@Proverbs:4:4 @ Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

esperanto@Proverbs:4:5 @ Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.

esperanto@Proverbs:4:6 @ Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.

esperanto@Proverbs:4:7 @ La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

esperanto@Proverbs:4:8 @ SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.

esperanto@Proverbs:4:9 @ GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.

esperanto@Proverbs:4:10 @ Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.

esperanto@Proverbs:4:11 @ Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.

esperanto@Proverbs:4:12 @ Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:4:13 @ Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo.

esperanto@Proverbs:4:14 @ La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj;

esperanto@Proverbs:4:15 @ Evitu gxin, ne trapasu gxin; Flankigxu de gxi, kaj preterpasu.

esperanto@Proverbs:4:16 @ CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;

esperanto@Proverbs:4:17 @ CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.

esperanto@Proverbs:4:18 @ Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

esperanto@Proverbs:4:19 @ La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:4:20 @ Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.

esperanto@Proverbs:4:21 @ Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

esperanto@Proverbs:4:22 @ CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

esperanto@Proverbs:4:23 @ Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.

esperanto@Proverbs:4:24 @ Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.

esperanto@Proverbs:4:25 @ Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen.

esperanto@Proverbs:4:26 @ Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj.

esperanto@Proverbs:4:27 @ Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:3] [Proverbs:4] [Proverbs:5] [Discuss] Tag 4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: