Proverbs 5




esperanto@Proverbs:5:1 @ Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,

esperanto@Proverbs:5:2 @ Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion.

esperanto@Proverbs:5:3 @ CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.

esperanto@Proverbs:5:4 @ Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo.

esperanto@Proverbs:5:5 @ SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon.

esperanto@Proverbs:5:6 @ SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

esperanto@Proverbs:5:7 @ Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo.

esperanto@Proverbs:5:8 @ Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

esperanto@Proverbs:5:9 @ Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

esperanto@Proverbs:5:10 @ Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,

esperanto@Proverbs:5:11 @ GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,

esperanto@Proverbs:5:12 @ Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!

esperanto@Proverbs:5:13 @ Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

esperanto@Proverbs:5:14 @ Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.

esperanto@Proverbs:5:15 @ Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.

esperanto@Proverbs:5:16 @ Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.

esperanto@Proverbs:5:17 @ Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.

esperanto@Proverbs:5:18 @ Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.

esperanto@Proverbs:5:19 @ SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.

esperanto@Proverbs:5:20 @ Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

esperanto@Proverbs:5:21 @ CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

esperanto@Proverbs:5:22 @ Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

esperanto@Proverbs:5:23 @ Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.


Seeker Overlay: Off On

[BookofProverbs] [Proverbs:4] [Proverbs:5] [Proverbs:6] [Discuss] Tag 5 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: