Psalms 106




esperanto@Psalms:106:1 @ Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

esperanto@Psalms:106:2 @ Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

esperanto@Psalms:106:3 @ Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

esperanto@Psalms:106:4 @ Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

esperanto@Psalms:106:5 @ Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

esperanto@Psalms:106:6 @ Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

esperanto@Psalms:106:7 @ Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

esperanto@Psalms:106:8 @ Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

esperanto@Psalms:106:9 @ Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

esperanto@Psalms:106:10 @ Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

esperanto@Psalms:106:11 @ Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis.

esperanto@Psalms:106:12 @ Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

esperanto@Psalms:106:13 @ Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

esperanto@Psalms:106:14 @ Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

esperanto@Psalms:106:15 @ Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

esperanto@Psalms:106:16 @ Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:106:17 @ Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.

esperanto@Psalms:106:18 @ Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

esperanto@Psalms:106:19 @ Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

esperanto@Psalms:106:20 @ Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.

esperanto@Psalms:106:21 @ Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

esperanto@Psalms:106:22 @ Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.

esperanto@Psalms:106:23 @ Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

esperanto@Psalms:106:24 @ Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

esperanto@Psalms:106:25 @ Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:106:26 @ Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,

esperanto@Psalms:106:27 @ Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.

esperanto@Psalms:106:28 @ Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.

esperanto@Psalms:106:29 @ Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio.

esperanto@Psalms:106:30 @ Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis.

esperanto@Psalms:106:31 @ Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne.

esperanto@Psalms:106:32 @ Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo;

esperanto@Psalms:106:33 @ CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

esperanto@Psalms:106:34 @ Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

esperanto@Psalms:106:35 @ Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

esperanto@Psalms:106:36 @ Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.

esperanto@Psalms:106:37 @ Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

esperanto@Psalms:106:38 @ Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

esperanto@Psalms:106:39 @ Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

esperanto@Psalms:106:40 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

esperanto@Psalms:106:41 @ Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

esperanto@Psalms:106:42 @ Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.

esperanto@Psalms:106:43 @ Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

esperanto@Psalms:106:44 @ Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon;

esperanto@Psalms:106:45 @ Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

esperanto@Psalms:106:46 @ Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

esperanto@Psalms:106:47 @ Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

esperanto@Psalms:106:48 @ Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:105] [Psalms:106] [Psalms:107] [Discuss] Tag 106 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: