Psalms 113




esperanto@Psalms:113:1 @ Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:113:2 @ La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.

esperanto@Psalms:113:3 @ De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:113:4 @ Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.

esperanto@Psalms:113:5 @ Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,

esperanto@Psalms:113:6 @ Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,

esperanto@Psalms:113:7 @ Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,

esperanto@Psalms:113:8 @ Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

esperanto@Psalms:113:9 @ Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:112] [Psalms:113] [Psalms:114] [Discuss] Tag 113 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: