Psalms 115




esperanto@Psalms:115:1 @ Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

esperanto@Psalms:115:2 @ Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?

esperanto@Psalms:115:3 @ Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.

esperanto@Psalms:115:4 @ Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

esperanto@Psalms:115:5 @ Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

esperanto@Psalms:115:6 @ Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;

esperanto@Psalms:115:7 @ Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo.

esperanto@Psalms:115:8 @ Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

esperanto@Psalms:115:9 @ Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

esperanto@Psalms:115:10 @ Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

esperanto@Psalms:115:11 @ Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.

esperanto@Psalms:115:12 @ La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;

esperanto@Psalms:115:13 @ Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.

esperanto@Psalms:115:14 @ La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.

esperanto@Psalms:115:15 @ Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:115:16 @ La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

esperanto@Psalms:115:17 @ Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.

esperanto@Psalms:115:18 @ Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:114] [Psalms:115] [Psalms:116] [Discuss] Tag 115 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: