Psalms 135




esperanto@Psalms:135:1 @ Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,

esperanto@Psalms:135:2 @ Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

esperanto@Psalms:135:3 @ Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

esperanto@Psalms:135:4 @ CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

esperanto@Psalms:135:5 @ CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:135:6 @ CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.

esperanto@Psalms:135:7 @ Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

esperanto@Psalms:135:8 @ Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto.

esperanto@Psalms:135:9 @ Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

esperanto@Psalms:135:10 @ Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn:

esperanto@Psalms:135:11 @ Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

esperanto@Psalms:135:12 @ Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

esperanto@Psalms:135:13 @ Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj.

esperanto@Psalms:135:14 @ CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

esperanto@Psalms:135:15 @ La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

esperanto@Psalms:135:16 @ Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

esperanto@Psalms:135:17 @ Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo.

esperanto@Psalms:135:18 @ Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

esperanto@Psalms:135:19 @ Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

esperanto@Psalms:135:20 @ Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

esperanto@Psalms:135:21 @ El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:134] [Psalms:135] [Psalms:136] [Discuss] Tag 135 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: