Psalms 145




esperanto@Psalms:145:1 @ Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:145:2 @ CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:145:3 @ Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

esperanto@Psalms:145:4 @ Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.

esperanto@Psalms:145:5 @ Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

esperanto@Psalms:145:6 @ La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

esperanto@Psalms:145:7 @ Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.

esperanto@Psalms:145:8 @ Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.

esperanto@Psalms:145:9 @ La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

esperanto@Psalms:145:10 @ Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

esperanto@Psalms:145:11 @ Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,

esperanto@Psalms:145:12 @ Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.

esperanto@Psalms:145:13 @ Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

esperanto@Psalms:145:14 @ La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.

esperanto@Psalms:145:15 @ CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

esperanto@Psalms:145:16 @ Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.

esperanto@Psalms:145:17 @ Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.

esperanto@Psalms:145:18 @ Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.

esperanto@Psalms:145:19 @ La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.

esperanto@Psalms:145:20 @ La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

esperanto@Psalms:145:21 @ La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:144] [Psalms:145] [Psalms:146] [Discuss] Tag 145 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: