Psalms 146




esperanto@Psalms:146:1 @ Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

esperanto@Psalms:146:2 @ Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

esperanto@Psalms:146:3 @ Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.

esperanto@Psalms:146:4 @ Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

esperanto@Psalms:146:5 @ Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

esperanto@Psalms:146:6 @ Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

esperanto@Psalms:146:7 @ Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;

esperanto@Psalms:146:8 @ La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

esperanto@Psalms:146:9 @ La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

esperanto@Psalms:146:10 @ La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:145] [Psalms:146] [Psalms:147] [Discuss] Tag 146 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: