Psalms 27




esperanto@Psalms:27:1 @ De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

esperanto@Psalms:27:2 @ Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.

esperanto@Psalms:27:3 @ Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

esperanto@Psalms:27:4 @ Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

esperanto@Psalms:27:5 @ CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

esperanto@Psalms:27:6 @ Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

esperanto@Psalms:27:7 @ Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.

esperanto@Psalms:27:8 @ De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.

esperanto@Psalms:27:9 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

esperanto@Psalms:27:10 @ CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.

esperanto@Psalms:27:11 @ Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.

esperanto@Psalms:27:12 @ Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

esperanto@Psalms:27:13 @ Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!

esperanto@Psalms:27:14 @ Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:26] [Psalms:27] [Psalms:28] [Discuss] Tag 27 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: