Psalms 46




esperanto@Psalms:46:1 @ Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

esperanto@Psalms:46:2 @ Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

esperanto@Psalms:46:3 @ Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

esperanto@Psalms:46:4 @ Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

esperanto@Psalms:46:5 @ Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.

esperanto@Psalms:46:6 @ Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

esperanto@Psalms:46:7 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

esperanto@Psalms:46:8 @ Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,

esperanto@Psalms:46:9 @ Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

esperanto@Psalms:46:10 @ Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

esperanto@Psalms:46:11 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:45] [Psalms:46] [Psalms:47] [Discuss] Tag 46 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: