Psalms 51




esperanto@Psalms:51:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

esperanto@Psalms:51:2 @ Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.

esperanto@Psalms:51:3 @ CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.

esperanto@Psalms:51:4 @ Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Psalms:51:5 @ Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

esperanto@Psalms:51:6 @ Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.

esperanto@Psalms:51:7 @ Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.

esperanto@Psalms:51:8 @ Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.

esperanto@Psalms:51:9 @ Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

esperanto@Psalms:51:10 @ Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

esperanto@Psalms:51:11 @ Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

esperanto@Psalms:51:12 @ Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

esperanto@Psalms:51:13 @ Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.

esperanto@Psalms:51:14 @ Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.

esperanto@Psalms:51:15 @ Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.

esperanto@Psalms:51:16 @ CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

esperanto@Psalms:51:17 @ Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

esperanto@Psalms:51:18 @ Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;

esperanto@Psalms:51:19 @ Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:50] [Psalms:51] [Psalms:52] [Discuss] Tag 51 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: