Psalms 55
esperanto@Psalms:55:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego.
esperanto@Psalms:55:2 @ Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas,
esperanto@Psalms:55:3 @ Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas.
esperanto@Psalms:55:4 @ Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
esperanto@Psalms:55:5 @ Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
esperanto@Psalms:55:6 @ Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;
esperanto@Psalms:55:7 @ Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.
esperanto@Psalms:55:8 @ Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro.
esperanto@Psalms:55:9 @ Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
esperanto@Psalms:55:10 @ Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi;
esperanto@Psalms:55:11 @ Pereigemo estas interne de gxi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas gxian straton.
esperanto@Psalms:55:12 @ Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;
esperanto@Psalms:55:13 @ Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
esperanto@Psalms:55:14 @ Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
esperanto@Psalms:55:15 @ La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo.
esperanto@Psalms:55:16 @ Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
esperanto@Psalms:55:17 @ Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj gxemas; Kaj Li auxskultas mian vocxon.
esperanto@Psalms:55:18 @ Li liberigis pace mian animon de atako kontraux mi, Kiam ili grandanombre estis kontraux mi.
esperanto@Psalms:55:19 @ Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion.
esperanto@Psalms:55:20 @ Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
esperanto@Psalms:55:21 @ Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
esperanto@Psalms:55:22 @ Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
esperanto@Psalms:55:23 @ Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.