Psalms 66




esperanto@Psalms:66:1 @ Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

esperanto@Psalms:66:2 @ Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.

esperanto@Psalms:66:3 @ Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

esperanto@Psalms:66:4 @ La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

esperanto@Psalms:66:5 @ Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

esperanto@Psalms:66:6 @ Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

esperanto@Psalms:66:7 @ Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.

esperanto@Psalms:66:8 @ Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

esperanto@Psalms:66:9 @ Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

esperanto@Psalms:66:10 @ CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

esperanto@Psalms:66:11 @ Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

esperanto@Psalms:66:12 @ Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

esperanto@Psalms:66:13 @ Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

esperanto@Psalms:66:14 @ Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.

esperanto@Psalms:66:15 @ Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

esperanto@Psalms:66:16 @ Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

esperanto@Psalms:66:17 @ Al Li mi vokis per mia busxo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

esperanto@Psalms:66:18 @ Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;

esperanto@Psalms:66:19 @ Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.

esperanto@Psalms:66:20 @ Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:65] [Psalms:66] [Psalms:67] [Discuss] Tag 66 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: