esperanto@Psalms:69:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.
esperanto@Psalms:69:2 @ Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
esperanto@Psalms:69:3 @ Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
esperanto@Psalms:69:4 @ Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
esperanto@Psalms:69:5 @ Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.
esperanto@Psalms:69:6 @ Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael!
esperanto@Psalms:69:7 @ CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon.
esperanto@Psalms:69:8 @ Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
esperanto@Psalms:69:9 @ CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
esperanto@Psalms:69:10 @ Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
esperanto@Psalms:69:11 @ Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili.
esperanto@Psalms:69:12 @ Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
esperanto@Psalms:69:13 @ Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
esperanto@Psalms:69:14 @ Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
esperanto@Psalms:69:15 @ Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.
esperanto@Psalms:69:16 @ Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.
esperanto@Psalms:69:17 @ Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.
esperanto@Psalms:69:18 @ Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
esperanto@Psalms:69:19 @ Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.
esperanto@Psalms:69:20 @ Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
esperanto@Psalms:69:21 @ Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
esperanto@Psalms:69:22 @ Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo.
esperanto@Psalms:69:23 @ Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.
esperanto@Psalms:69:24 @ Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
esperanto@Psalms:69:25 @ Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto.
esperanto@Psalms:69:26 @ CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
esperanto@Psalms:69:27 @ Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
esperanto@Psalms:69:28 @ Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
esperanto@Psalms:69:29 @ Sed mi estas malricxa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
esperanto@Psalms:69:30 @ Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
esperanto@Psalms:69:31 @ Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
esperanto@Psalms:69:32 @ Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu.
esperanto@Psalms:69:33 @ CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.
esperanto@Psalms:69:34 @ Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.
esperanto@Psalms:69:35 @ CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.
esperanto@Psalms:69:36 @ Kaj la idaro de Liaj sklavoj gxin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo logxos en gxi.
|