Psalms 72




esperanto@Psalms:72:1 @ Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.

esperanto@Psalms:72:2 @ Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

esperanto@Psalms:72:3 @ La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco.

esperanto@Psalms:72:4 @ Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

esperanto@Psalms:72:5 @ Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.

esperanto@Psalms:72:6 @ Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

esperanto@Psalms:72:7 @ En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.

esperanto@Psalms:72:8 @ Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.

esperanto@Psalms:72:9 @ Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.

esperanto@Psalms:72:10 @ La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.

esperanto@Psalms:72:11 @ Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.

esperanto@Psalms:72:12 @ CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon.

esperanto@Psalms:72:13 @ Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

esperanto@Psalms:72:14 @ De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

esperanto@Psalms:72:15 @ Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.

esperanto@Psalms:72:16 @ Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero.

esperanto@Psalms:72:17 @ Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

esperanto@Psalms:72:18 @ Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.

esperanto@Psalms:72:19 @ Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

esperanto@Psalms:72:20 @ Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:71] [Psalms:72] [Psalms:73] [Discuss] Tag 72 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: