Psalms 91




esperanto@Psalms:91:1 @ Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

esperanto@Psalms:91:2 @ Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.

esperanto@Psalms:91:3 @ CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.

esperanto@Psalms:91:4 @ Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.

esperanto@Psalms:91:5 @ Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,

esperanto@Psalms:91:6 @ Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

esperanto@Psalms:91:7 @ CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.

esperanto@Psalms:91:8 @ Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:91:9 @ CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

esperanto@Psalms:91:10 @ Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

esperanto@Psalms:91:11 @ CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

esperanto@Psalms:91:12 @ Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

esperanto@Psalms:91:13 @ Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

esperanto@Psalms:91:14 @ CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.

esperanto@Psalms:91:15 @ Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

esperanto@Psalms:91:16 @ Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:90] [Psalms:91] [Psalms:92] [Discuss] Tag 91 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: