Psalms 93
esperanto@Psalms:93:1 @ La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.
esperanto@Psalms:93:2 @ De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
esperanto@Psalms:93:3 @ Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon;
esperanto@Psalms:93:4 @ Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.
esperanto@Psalms:93:5 @ Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.