Psalms 94




esperanto@Psalms:94:1 @ Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu!

esperanto@Psalms:94:2 @ Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.

esperanto@Psalms:94:3 @ Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

esperanto@Psalms:94:4 @ Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj.

esperanto@Psalms:94:5 @ Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

esperanto@Psalms:94:6 @ Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.

esperanto@Psalms:94:7 @ Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

esperanto@Psalms:94:8 @ Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos?

esperanto@Psalms:94:9 @ CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

esperanto@Psalms:94:10 @ CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?

esperanto@Psalms:94:11 @ La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

esperanto@Psalms:94:12 @ Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

esperanto@Psalms:94:13 @ Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

esperanto@Psalms:94:14 @ CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

esperanto@Psalms:94:15 @ CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj.

esperanto@Psalms:94:16 @ Kiu helpas min kontraux malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraux malbonaguloj?

esperanto@Psalms:94:17 @ Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta.

esperanto@Psalms:94:18 @ Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

esperanto@Psalms:94:19 @ Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

esperanto@Psalms:94:20 @ CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo?

esperanto@Psalms:94:21 @ Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

esperanto@Psalms:94:22 @ Sed la Eternulo estos mia rifugxejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia sxirmo.

esperanto@Psalms:94:23 @ Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:93] [Psalms:94] [Psalms:95] [Discuss] Tag 94 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: