Psalms 95




esperanto@Psalms:95:1 @ Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.

esperanto@Psalms:95:2 @ Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

esperanto@Psalms:95:3 @ CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,

esperanto@Psalms:95:4 @ Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;

esperanto@Psalms:95:5 @ Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

esperanto@Psalms:95:6 @ Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

esperanto@Psalms:95:7 @ CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

esperanto@Psalms:95:8 @ Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

esperanto@Psalms:95:9 @ Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

esperanto@Psalms:95:10 @ Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

esperanto@Psalms:95:11 @ Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:94] [Psalms:95] [Psalms:96] [Discuss] Tag 95 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: