Psalms 96




esperanto@Psalms:96:1 @ Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.

esperanto@Psalms:96:2 @ Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.

esperanto@Psalms:96:3 @ Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

esperanto@Psalms:96:4 @ CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:96:5 @ CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

esperanto@Psalms:96:6 @ Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

esperanto@Psalms:96:7 @ Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

esperanto@Psalms:96:8 @ Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

esperanto@Psalms:96:9 @ Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.

esperanto@Psalms:96:10 @ Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.

esperanto@Psalms:96:11 @ GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@Psalms:96:12 @ GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro

esperanto@Psalms:96:13 @ Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:95] [Psalms:96] [Psalms:97] [Discuss] Tag 96 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: