Romans 12




esperanto@Romans:12:1 @ Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

esperanto@Romans:12:2 @ Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

esperanto@Romans:12:3 @ CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.

esperanto@Romans:12:4 @ CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,

esperanto@Romans:12:5 @ tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

esperanto@Romans:12:6 @ Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;

esperanto@Romans:12:7 @ aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;

esperanto@Romans:12:8 @ aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

esperanto@Romans:12:9 @ Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

esperanto@Romans:12:10 @ En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

esperanto@Romans:12:11 @ en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;

esperanto@Romans:12:12 @ en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

esperanto@Romans:12:13 @ kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

esperanto@Romans:12:14 @ Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.

esperanto@Romans:12:15 @ GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

esperanto@Romans:12:16 @ Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

esperanto@Romans:12:17 @ Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.

esperanto@Romans:12:18 @ Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj.

esperanto@Romans:12:19 @ Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.

esperanto@Romans:12:20 @ Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

esperanto@Romans:12:21 @ Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:11] [Romans:12] [Romans:13] [Discuss] Tag 12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: