Romans 14




esperanto@Romans:14:1 @ Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.

esperanto@Romans:14:2 @ Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.

esperanto@Romans:14:3 @ Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis.

esperanto@Romans:14:4 @ Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.

esperanto@Romans:14:5 @ Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso.

esperanto@Romans:14:6 @ Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.

esperanto@Romans:14:7 @ CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.

esperanto@Romans:14:8 @ CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

esperanto@Romans:14:9 @ CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

esperanto@Romans:14:10 @ Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.

esperanto@Romans:14:11 @ CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion.

esperanto@Romans:14:12 @ Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

esperanto@Romans:14:13 @ Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.

esperanto@Romans:14:14 @ Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.

esperanto@Romans:14:15 @ CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.

esperanto@Romans:14:16 @ Via bono do ne estu kalumniita;

esperanto@Romans:14:17 @ cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito.

esperanto@Romans:14:18 @ CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.

esperanto@Romans:14:19 @ Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

esperanto@Romans:14:20 @ Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.

esperanto@Romans:14:21 @ Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

esperanto@Romans:14:22 @ Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas.

esperanto@Romans:14:23 @ Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:13] [Romans:14] [Romans:15] [Discuss] Tag 14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: