Romans 3




esperanto@Romans:3:1 @ Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido?

esperanto@Romans:3:2 @ Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.

esperanto@Romans:3:3 @ CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

esperanto@Romans:3:4 @ Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Romans:3:5 @ Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

esperanto@Romans:3:6 @ Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon?

esperanto@Romans:3:7 @ CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?

esperanto@Romans:3:8 @ kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

esperanto@Romans:3:9 @ Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;

esperanto@Romans:3:10 @ kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu;

esperanto@Romans:3:11 @ Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;

esperanto@Romans:3:12 @ CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu;

esperanto@Romans:3:13 @ Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;

esperanto@Romans:3:14 @ Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;

esperanto@Romans:3:15 @ Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon;

esperanto@Romans:3:16 @ Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

esperanto@Romans:3:17 @ Kaj vojon de paco ili ne konas;

esperanto@Romans:3:18 @ Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

esperanto@Romans:3:19 @ Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

esperanto@Romans:3:20 @ cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

esperanto@Romans:3:21 @ Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj;

esperanto@Romans:3:22 @ nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

esperanto@Romans:3:23 @ cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

esperanto@Romans:3:24 @ pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

esperanto@Romans:3:25 @ kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;

esperanto@Romans:3:26 @ por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

esperanto@Romans:3:27 @ Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido.

esperanto@Romans:3:28 @ Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo.

esperanto@Romans:3:29 @ CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;

esperanto@Romans:3:30 @ cxar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.

esperanto@Romans:3:31 @ CXu ni do per fido vantigas la legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:2] [Romans:3] [Romans:4] [Discuss] Tag 3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: