Romans 9




esperanto@Romans:9:1 @ Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,

esperanto@Romans:9:2 @ ke mi havas grandan malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro.

esperanto@Romans:9:3 @ CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno;

esperanto@Romans:9:4 @ kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la legxdono kaj la Diservo kaj la promesoj;

esperanto@Romans:9:5 @ kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.

esperanto@Romans:9:6 @ Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;

esperanto@Romans:9:7 @ nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Romans:9:8 @ Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.

esperanto@Romans:9:9 @ CXar jen estas la vorto de promeso:En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo cxe Sara.

esperanto@Romans:9:10 @ Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak

esperanto@Romans:9:11 @ (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),

esperanto@Romans:9:12 @ estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.

esperanto@Romans:9:13 @ Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

esperanto@Romans:9:14 @ Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!

esperanto@Romans:9:15 @ CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

esperanto@Romans:9:16 @ Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

esperanto@Romans:9:17 @ CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Romans:9:18 @ Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

esperanto@Romans:9:19 @ Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?

esperanto@Romans:9:20 @ Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

esperanto@Romans:9:21 @ Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

esperanto@Romans:9:22 @ Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;

esperanto@Romans:9:23 @ kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

esperanto@Romans:9:24 @ nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

esperanto@Romans:9:25 @ Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.

esperanto@Romans:9:26 @ Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Romans:9:27 @ Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;

esperanto@Romans:9:28 @ cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj trancxe mallongigante gxin.

esperanto@Romans:9:29 @ Kiel Jesaja diris antauxe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, Ni farigxus kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

esperanto@Romans:9:30 @ Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

esperanto@Romans:9:31 @ sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.

esperanto@Romans:9:32 @ Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

esperanto@Romans:9:33 @ kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:8] [Romans:9] [Romans:10] [Discuss] Tag 9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: