Songs 1




esperanto@Songs:1:1 @ Alta kanto de Salomono.

esperanto@Songs:1:2 @ Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino.

esperanto@Songs:1:3 @ Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin.

esperanto@Songs:1:4 @ Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

esperanto@Songs:1:5 @ Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.

esperanto@Songs:1:6 @ Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis.

esperanto@Songs:1:7 @ Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj?

esperanto@Songs:1:8 @ Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.

esperanto@Songs:1:9 @ Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.

esperanto@Songs:1:10 @ Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.

esperanto@Songs:1:11 @ Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.

esperanto@Songs:1:12 @ Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras.

esperanto@Songs:1:13 @ Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.

esperanto@Songs:1:14 @ Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.

esperanto@Songs:1:15 @ Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.

esperanto@Songs:1:16 @ Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj;

esperanto@Songs:1:17 @ La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofSongs] [Songs] [Songs:1] [Songs:2] [Discuss] Tag 1 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: