1Chronicles:10
Seeker Overlay ON
*
Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael ;
kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj ,
kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa .
*
Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn ;
kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan ,
filojn de Saul .
*
La batalo fortigxis kontraux Saul ;
kaj la arkpafistoj trovis lin ,
kaj li estis vundita de la arkpafistoj .
*
Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon ,
kaj trapiku min per gxi ,
por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min .
Sed lia armilportisto ne volis ,
cxar li forte timis .
Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin .
*
Kiam lia armilportisto vidis ,
ke Saul mortis ,
li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis .
*
Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj ,
kaj lia tuta domo kune mortis .
*
Kiam cxiuj Izraelidoj ,
kiuj estis en la valo ,
vidis ,
ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis ,
tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris ;
kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili .
*
En la sekvanta tago venis la Filisxtoj ,
por senvestigi la mortigitojn ,
kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa .
*
Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen ,
por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo .
*
Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj ,
kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon .
*
Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio ,
kion faris la Filisxtoj al Saul ,
*
tiam levigxis cxiuj kuragxuloj ,
kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon ,
kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx ,
kaj fastis dum sep tagoj .
*
Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj ,
kiujn li faris antaux la Eternulo ,
ne plenumante la vorton de la Eternulo ;
ankaux pro tio ,
ke li turnis sin al antauxdiristino ,
por demandi ,
*
sed ne demandis la Eternulon .
Pro tio Li mortigis lin ,
kaj transdonis la regxadon al David ,
filo de Jisxaj .