1Chronicles:11:10-47
Seeker Overlay ON
*
Jen estas la cxefaj herooj ,
kiuj estis cxe David ,
kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado ,
kune kun la tuta Izrael ,
por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo .
*
Jen estas la nombro de la herooj ,
kiuj estis cxe David:Jasxobeam ,
filo de HXahxmoni ,
estro de la tridek ;
li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo .
*
Post li estis Eleazar ,
filo de Dodo ,
la Ahxohxido ;
li estis el la tri herooj .
*
Li estis kun David en Pas-Damim ,
kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo ;
tie estis kampoparto plena de hordeo ;
kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj .
*
Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto ,
kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn ;
kaj la Eternulo helpis per granda helpo .
*
Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David ,
en la kavernon Adulam ,
dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim .
*
David tiam estis en la fortikajxo ,
kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem .
*
Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema ,
kiu estas apud la pordego ?
*
Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj ,
cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema ,
kiu estis apud la pordego ,
prenis kaj alportis al David .
Sed David ne volis trinki gxin ;
li elversxis gxin al la Eternulo ,
*
kaj diris:Gardu min mia Dio ,
ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj ,
kiuj riskis sian vivon ?
cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin .
Kaj li ne volis trinki gxin .
Tion faris la tri herooj .
*
Abisxaj ,
frato de Joab ,
estis estro de tiuj tri ;
li mortigis per sia lanco tricent homojn ,
kaj li havis gloran nomon inter la tri .
*
El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro ,
sed en la trion li ne eniris .
*
Benaja ,
filo de Jehojada ,
filo de homo kuragxa ,
granda pro siaj faroj ,
el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab ;
li ankaux malsupreniris ,
kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago .
*
Li ankaux mortigis Egipton ,
viron ,
kiu havis la alton de kvin ulnoj ;
en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto ;
li aliris al li kun bastono ,
elsxiris la lancon el la mano de la Egipto ,
kaj mortigis lin per lia propra lanco .
*
Tion faris Benaja ,
filo de Jehojada .
Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj .
*
Inter la tridek li estis plej honorata ,
sed en la trion li ne eniris .
Kaj David faris lin lia korpogardistestro .
*
La cxefaj militistoj estis:Asahel ,
frato de Joab ,
Elhxanan ,
filo de Dodo ,
el Bet-Lehxem ,
*
SXamot ,
la Harorano ,
HXelec ,
la Pelonano ,
*
Ira ,
filo de Ikesx ,
la Tekoaano ,
Abiezer ,
la Anatotano ,
*
Sibhxaj ,
la HXusxaido ,
Ilaj ,
la Ahxohxido ,
*
Maharaj ,
la Netofaano ,
HXeled ,
filo de Baana ,
la Netofaano ,
*
Itaj ,
filo de Ribaj ,
el Gibea de la Benjamenidoj ,
Benaja ,
la Piratonano ,
*
HXuraj ,
el Nahxale-Gaasx ,
Abiel ,
la Arbatano ,
*
Azmavet ,
la Bahxurimano ,
Eljahxba ,
la SXaalbonano ;
*
el la filoj de Hasxem ,
la Gizonano:Jonatan ,
filo de SXage ,
la Hararano ,
*
Ahxiam ,
filo de Sahxar ,
la Hararano ,
Elifal ,
filo de Ur ,
*
HXefer ,
la Mehxeratano ,
Ahxija ,
la Pelonano ,
*
HXecro ,
la Karmelano ,
Naaraj ,
filo de Ezbaj ,
*
Joel ,
frato de Natan ,
Mibhxar ,
filo de Hagri ,
*
Celek ,
la Amonido ,
Nahxaraj ,
la Beerotano ,
armilportisto de Joab ,
filo de Ceruja ,
*
Ira ,
la Jetrido ,
Gareb ,
la Jetrido ,
*
Urija ,
la HXetido ,
Zabad ,
filo de Ahxlaj ,
*
Adina ,
filo de SXiza ,
la Rubenido ,
cxefo de Rubenidoj ,
kaj kun li estis tridek ,
*
HXanan ,
filo de Maahxa ,
Josxafat ,
la Mitnido ,
*
Uzija ,
la Asxterotano ,
SXama kaj Jeiel ,
filoj de HXotam ,
la Aroerano ,
*
Jediael ,
filo de SXimri ,
kaj lia frato Johxa ,
la Ticano ,
*
Eliel ,
la Mahxavido ,
Jeribaj kaj Josxavja ,
filoj de Elnaam ,
Jitma ,
la Moabido ,
*
Eliel ,
Obed ,
kaj Jaasiel el Mecobaja .