1Chronicles:15
Seeker Overlay ON
*
Li konstruis al si domojn en la urbo de David ,
kaj pretigis lokon por la kesto de Dio ,
kaj etendis tendon super gxi .
*
Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj ;
cxar ilin la Eternulo elektis ,
por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne .
*
Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon ,
por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon ,
kiun li pretigis por gxi .
*
Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn :
*
el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj ,
cent dudek ;
*
el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj ,
ducent dudek ;
*
el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj ,
cent tridek ;
*
el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj ,
ducent ;
*
el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj ,
okdek ;
*
el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj ,
cent dek du .
*
Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar ,
kaj la Levidojn Uriel ,
Asaja ,
Joel ,
SXemaja ,
Eliel ,
kaj Aminadab ;
*
kaj li diris al ili:Vi ,
cxefoj de patrodomoj de la Levidoj ,
sanktigu vin kaj viajn fratojn ,
kaj alportu la keston de la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
sur la lokon ,
kiun mi pretigis por gxi ;
*
cxar antauxe ,
kiam ne vi tion faris ,
la Eternulo ,
nia Dio ,
frapis nin pro tio ,
ke ni sercxis Lin ne tiel ,
kiel oni devas .
*
Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj ,
por porti la keston de la Eternulo ,
Dio de Izrael .
*
Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio ,
kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo ,
sur siaj sxultroj ,
per stangoj sur ili .
*
Kaj David diris al la estroj de la Levidoj ,
ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj ,
psalteroj ,
harpoj ,
kaj lauxtaj cimbaloj ,
por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo .
*
Kaj la Levidoj starigis Hemanon ,
filon de Joel ,
kaj el liaj fratoj Asafon ,
filon de Berehxja ,
kaj el la idoj de Merari ,
siaj fratoj ,
Etanon ,
filon de Kusxaja ;
*
kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja ,
Ben ,
Jaaziel ,
SXemiramot ,
Jehxiel ,
Uni ,
Eliab ,
Benaja ,
Maaseja ,
Matitja ,
Eliflehu ,
Mikneja ,
Obed-Edom ,
kaj Jeiel ,
kiel pordegistojn .
*
La kantistoj Heman ,
Asaf ,
kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj ;
*
Zehxarja ,
Aziel ,
SXemiramot ,
Jehxiel ,
Uni ,
Eliab ,
Maaseja ,
kaj Benaja -
sur psalteroj ,
por sopranuloj ;
*
Matitja ,
Eliflehu ,
Mikneja ,
Obed-Edom ,
Jeiel ,
kaj Azazja-sur harpoj ,
por basuloj ,
por antauxkanti ;
*
Kenanja ,
la estro de la Levidoj-por arangxado ;
li arangxadis la muzikon ,
cxar li estis kompetentulo .
*
Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto ;
*
SXebanja ,
Josxafat ,
Netanel ,
Amasaj ,
Zehxarja ,
Benaja ,
kaj Eliezer ,
la pastroj ,
trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio ;
Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto .
*
Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj ,
por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom .
*
Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj ,
kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo ,
oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn .
*
David estis vestita per tuniko el delikata tolo ,
ankaux cxiuj Levidoj ,
kiuj portis la keston ,
la kantistoj ,
kaj Kenanja ,
la estro de arangxado de la hxoroj ;
David ankaux havis sur si linan efodon .
*
Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo ,
kun gxojkrioj ,
kun sonado de korno ,
kun trumpetoj ,
lauxtaj cimbaloj ,
psalteroj ,
kaj harpoj .
*
Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David ,
Mihxal ,
filino de Saul ,
rigardis tra la fenestro ;
kaj kiam sxi vidis ,
ke la regxo David saltas kaj ludas ,
sxi ekmalestimis lin en sia koro .