1Chronicles:17:1-15
Seeker Overlay ON
*
Kiam David logxis en sia domo ,
li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna ,
kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj .
*
Kaj Natan diris al David:CXion ,
kio estas sur via koro ,
faru ,
cxar Dio estas kun vi .
*
Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan ,
dirante :
*
Iru ,
kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi ;
*
cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago ,
kiam Mi elkondukis Izraelon ,
gxis la nuna tempo ;
sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo .
*
Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael ,
cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael ,
al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon ,
dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon ?
*
Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo ,
de sxafoj ,
por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael ;
*
kaj Mi estis kun vi cxie ,
kien vi iris ;
kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi ,
kaj Mi faris al vi nomon ,
egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero ;
*
kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael ,
kaj Mi plantis gxin tiel ,
ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu ;
kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin ,
kiel antauxe ;
*
kaj de post tiu tempo ,
kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael ,
Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn ;
kaj Mi diras al vi ,
ke domon konstruos al vi la Eternulo .
*
Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj ,
Mi starigos post vi vian idon ,
kiu estos el viaj filoj ;
kaj Mi fortikigos lian regnon .
*
Li konstruos por Mi domon ;
kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam .
*
Mi estos al li patro ,
kaj li estos al Mi filo ;
kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel ,
kiel Mi deturnis de tiu ,
kiu estis antaux vi .
*
Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam ;
kaj lia trono estos fortikigita por eterne .
*
Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio ,
Natan parolis al David .