1Chronicles:17
Seeker Overlay ON
*
Kiam David logxis en sia domo ,
li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna ,
kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj .
*
Kaj Natan diris al David:CXion ,
kio estas sur via koro ,
faru ,
cxar Dio estas kun vi .
*
Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan ,
dirante :
*
Iru ,
kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi ;
*
cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago ,
kiam Mi elkondukis Izraelon ,
gxis la nuna tempo ;
sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo .
*
Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael ,
cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael ,
al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon ,
dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon ?
*
Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo ,
de sxafoj ,
por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael ;
*
kaj Mi estis kun vi cxie ,
kien vi iris ;
kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi ,
kaj Mi faris al vi nomon ,
egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero ;
*
kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael ,
kaj Mi plantis gxin tiel ,
ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu ;
kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin ,
kiel antauxe ;
*
kaj de post tiu tempo ,
kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael ,
Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn ;
kaj Mi diras al vi ,
ke domon konstruos al vi la Eternulo .
*
Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj ,
Mi starigos post vi vian idon ,
kiu estos el viaj filoj ;
kaj Mi fortikigos lian regnon .
*
Li konstruos por Mi domon ;
kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam .
*
Mi estos al li patro ,
kaj li estos al Mi filo ;
kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel ,
kiel Mi deturnis de tiu ,
kiu estis antaux vi .
*
Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam ;
kaj lia trono estos fortikigita por eterne .
*
Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio ,
Natan parolis al David .
*
Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo ,
kaj diris:Kiu estas mi ,
ho Dio Eternulo ,
kaj kio estas mia domo ,
ke Vi venigis min gxis cxi tie ?
*
Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi ,
ho Dio ,
kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco ,
kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan ,
ho Dio Eternulo .
*
Kion pli David povas diri al Vi ,
por honori Vian servanton ?
Vi konas ja Vian servanton .
*
Ho Eternulo ,
por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon ,
por montri cxian grandecon .
*
Ho Eternulo ,
ne ekzistas simila al Vi ,
kaj ne ekzistas Dio krom Vi ,
laux cxio ,
kion ni auxdis per niaj oreloj .
*
Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael ,
la sola popolo sur la tero ,
koncerne kiun Dio iris ,
por elacxeti gxin al Si kiel popolon ,
por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj ,
forpelante naciojn antaux Via popolo ,
kiun Vi liberigis el Egiptujo ?
*
Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne ;
kaj Vi ,
ho Eternulo ,
faris Vin Dio por gxi .
*
Kaj nun ,
ho Eternulo ,
la vorto ,
kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo ,
verigxu por eterne ,
kaj Vi agu tiel ,
kiel Vi diris .
*
Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne ,
por ke oni diru:La Eternulo Cebaot ,
Dio de Izrael ,
estas Dio al Izrael ;
kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi .
*
CXar Vi ,
ho mia Dio ,
sciigis al la orelo de Via servanto ,
ke Vi konstruos al li domon ;
tial Via servanto trovis kuragxon pregxi antaux Vi .
*
Kaj nun ,
ho Eternulo ,
Vi estas Dio ,
kaj Vi diris pri Via servanto cxi tiun bonajxon .
*
Nun komencu beni la domon de Via servanto ,
ke gxi restu eterne antaux Vi ;
cxar kion Vi ,
ho Eternulo ,
benas ,
tio restas benita por eterne .