1Chronicles:22



Seeker Overlay ON

* Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio , la Eternulo , kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael . * Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn , kiuj estis en la lando de Izrael , kaj li starigis sxtonhakistojn , por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio . * Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David , ankaux multe da kupro , en nemezurita kvanto ; * kaj sennombran kvanton da cedra ligno , cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno . * Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta , kaj la domo , kiun oni devas konstrui por la Eternulo , devas esti granda , por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj . Tial mi preparados por li . Kaj David multe preparis antaux sia morto . * Kaj li alvokis sian filon Salomono , kaj testamentis al li , ke li konstruu domon por la Eternulo , Dio de Izrael . * Kaj David diris al Salomono:Mia filo , mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo , mia Dio ; * sed aperis pri mi vorto de la Eternulo , dirante:Multe da sango vi versxis , kaj grandajn militojn vi faris , tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo ; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron . * Jen filo naskigxos al vi ; li estos homo de paco , kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe ; Salomono estos lia nomo , kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo . * Li konstruos domon al Mia nomo ; li estos al Mi filo , kaj Mi estos al li patro ; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam . * Nun , ho mia filo , la Eternulo estu kun vi , por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo , via Dio , kiel Li diris pri vi . * La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon , kaj Li faru vin ordonanto super Izrael , por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo , via Dio . * Tiam vi havos sukceson , se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn , kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael . Estu forta kaj kuragxa ; ne timu , kaj ne tremu . * Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro , kaj milionon da kikaroj da argxento , kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto , cxar estas multe da gxi ; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis ; kaj vi povas aldoni al tio . * Vi havas multe da farontoj de la laboroj , masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj . * La oro , argxento , kupro , kaj fero estas en nekalkulebla kvanto ; levigxu kaj faru , kaj la Eternulo estu kun vi . * Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael , ke ili helpu lian filon Salomono : * La Eternulo , via Dio , estas ja kun vi , kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe ; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando , kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo . * Direktu do nun vian koron kaj vian animon , por turni vin al la Eternulo , via Dio . Levigxu , kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio , por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon , kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Chronicles] [1Chronicles:21] [1Chronicles:22] [1Chronicles:23] [Discuss] Tag 1Chronicles:22 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: