1Chronicles:4
Seeker Overlay ON
*
La filoj de Jehuda estis:Perec ,
HXecron ,
Karmi ,
HXur ,
kaj SXobal .
*
Reaja ,
filo de SXobal ,
naskigis Jahxaton ;
Jahxat naskigis Ahxumajon kaj Lahadon ;
tio estas la familioj de la Coreaidoj .
*
Kaj jen estas la domanaro de Etam:Jizreel ,
Jisxma ,
Jidbasx ;
la nomo de ilia fratino estis Haclelponi ;
*
kaj Penuel ,
la fondinto de Gedor ,
kaj Ezer ,
la fondinto de HXusxa .
Tio estas la idoj de HXur ,
unuenaskito de Efrata ,
posedanto de Bet-Lehxem .
*
Asxhxur ,
fondinto de Tekoa ,
havis du edzinojn:HXela kaj Naara .
*
Naara naskis al li Ahxuzamon ,
HXeferon ,
Temnin ,
kaj Ahxasxtarin ;
tio estas la filoj de Naara ;
*
la filoj de HXela estis:Ceret ,
Cohxar ,
kaj Etnan .
*
Koc naskigis Anubon ,
Cobeban ,
kaj la familiojn de Ahxarhxel ,
filo de Harum .
*
Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj .
Lia patrino donis al li la nomon Jabec ,
cxar sxi diris:En malgxojo mi naskis .
*
Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael ,
dirante:Ho ,
se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn ,
kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon ,
por ke mi ne havu aflikton !
Kaj Dio plenumis tion ,
pri kio li petis .
*
Kelub ,
frato de SXuhxa ,
naskigis Mehxiron ;
cxi tiu estis la patro de Esxton .
*
Esxton naskigis Bet-Rafan ,
Paseahxon ,
kaj Tehxinan ,
fondinton de la urbo Nahxasx ;
tio estas la logxantoj de Rehxa .
*
La filoj de Kenaz estis:Otniel kaj Seraja ;
la filo de Otniel estis HXatat .
*
Meonotaj naskigis Ofran ,
kaj Seraja naskigis Joabon ,
fondinton de la Valo de CXarpentistoj ;
cxar ili estis cxarpentistoj .
*
La filoj de Kaleb ,
filo de Jefune:Iru ,
Ela ,
kaj Naam ;
la filo de Ela estis Kenaz .
*
La filoj de Jehalelel:Zif ,
Zifa ,
Tirja ,
kaj Asarel .
*
La filoj de Ezra:Jeter ,
Mered ,
Efer ,
kaj Jalon .
SXi naskis Mirjamon ,
SXamajon ,
kaj Jisxbahxon ,
la patron de Esxtemoa ;
*
dum lia edzino la Judino naskis Jeredon ,
fondinton de Gedor ,
HXeberon ,
fondinton de Sohxo ,
kaj Jekutielon ,
fondinton de Zanoahx .
Tiuj estis la filoj de Bitja ,
filino de Faraono ,
kiun prenis Mered .
*
La filoj de la edzino de Hodija ,
fratino de Nahxam:la patro de Keila ,
la Garmano ,
kaj Esxtemoa ,
la Maahxatano .
*
La filoj de SXimon:Amnon ,
Rina ,
Ben-HXanan ,
kaj Tilon ;
la filoj de Jisxei:Zohxet kaj Ben-Zohxet .
*
La filoj de SXela ,
filo de Jehuda:Er ,
patro de Lehxa ,
kaj Lada ,
patro de Maresxa ,
kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea ;
*
kaj Jokim ,
kaj la logxantoj de Kozeba ,
kaj Joasx ,
kaj Saraf ,
kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Lehxemon ,
laux antikvaj rakontoj .
*
Ili estis potistoj ,
kaj logxis inter gxardenoj kaj brutejoj ;
cxe la regxo ili tie logxis por liaj laboroj .
*
La filoj de Simeon:Nemuel ,
Jamin ,
Jarib ,
Zerahx ,
kaj SXaul .
*
La filo de cxi tiu estis SXalum ;
la filo de cxi tiu estis Mibsam ;
la filo de cxi tiu estis Misxma .
*
La filoj de Misxma:lia filo HXamuel ,
lia filo Zakur ,
lia filo SXimei .
*
SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn ;
sed liaj fratoj ne havis multe da filoj ,
kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis ,
kiel la idaro de Jehuda .
*
Ili logxis en Beer-SXeba ,
Molada ,
kaj HXacar-SXual ,
*
en Bilha ,
Ecem ,
kaj Tolad ,
*
en Betuel ,
HXorma ,
kaj Ciklag ,
*
en Bet-Markabot ,
HXacar-Susim ,
Bet-Biri ,
kaj SXaaraim .
Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David .
*
Iliaj vilagxoj estis:Etam ,
Ain ,
Rimon ,
Tohxen ,
kaj Asxan ,
kvin urboj ;
*
kaj cxiuj iliaj vilagxoj ,
kiuj estis cxirkaux tiuj urboj ,
gxis Baal .
Tie estis ilia logxloko ,
kaj ili havis apartan genealogian registron .
*
Kaj Mesxobab ,
Jamlehx ,
Josxa ,
filo de Amacja ,
*
Joel ,
Jehu ,
filo de Josxibja ,
filo de Seraja ,
filo de Asiel ,
*
Eljoenaj ,
Jaakoba ,
Jesxohxaja ,
Asaja ,
Adiel ,
Jesimiel ,
Benaja ,
*
Ziza ,
filo de SXifi ,
filo de Alon ,
filo de Jedaja ,
filo de SXimri ,
filo de SXemaja .
*
CXi tiuj ,
cititaj laux iliaj nomoj ,
estis princoj en siaj familioj ,
kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis .
*
Ili iris gxis Gedor ,
gxis la orienta flanko de la valo ,
por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj ;
*
kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan ,
kaj teron vastan ,
trankvilan ,
kaj kvietan ,
cxar el la HXamidoj estis tiuj ,
kiuj tie logxis antauxe .
*
Kaj venis tiuj ,
kiuj jxus estas cititaj ,
en la tempo de HXizkija ,
regxo de Judujo ,
kaj disbatis iliajn tendojn ,
kaj ankaux la Meunojn ,
kiuj tie trovigxis ,
kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko ,
cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj .
*
Kaj el ili ,
el la idoj de Simeon ,
kvincent homoj iris al la monto Seir ;
iliaj estroj estis Pelatja ,
Nearja ,
Refaja ,
kaj Uziel ,
filoj de Jisxei .
*
Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam .