1Chronicles:6



Seeker Overlay ON

* La filoj de Levi:Gersxon , Kehat , kaj Merari . * La filoj de Kehat:Amram , Jichar , HXebron , kaj Uziel . * La infanoj de Amram:Aaron , Moseo , kaj Mirjam ; kaj la filoj de Aaron:Nadab , Abihu , Eleazar , kaj Itamar . * Eleazar naskigis Pinehxason , Pinehxas naskigis Abisxuan , * Abisxua naskigis Bukin , Buki naskigis Uzin , * Uzi naskigis Zerahxjan , Zerahxja naskigis Merajoton , * Merajot naskigis Amarjan , Amarja naskigis Ahxitubon , * Ahxitub naskigis Cadokon , Cadok naskigis Ahximaacon , * Ahximaac naskigis Azarjan , Azarja naskigis Johxananon , * Johxanan naskigis Azarjan (li estis tiu , kiu estis pastro en la domo , kiun Salomono konstruis en Jerusalem ), * Azarja naskigis Amarjan , Amarja naskigis Ahxitubon , * Ahxitub naskigis Cadokon , Cadok naskigis SXalumon , * SXalum naskigis HXilkijan , HXilkija naskigis Azarjan , * Azarja naskigis Serajan , Seraja naskigis Jehocadakon . * Jehocadak iris en kaptitecon , kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar . * La filoj de Levi:Gersxon , Kehat , kaj Merari . * Jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei . * La filoj de Kehat:Amram , Jichar , HXebron , kaj Uziel . * La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi . Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj : * la idoj de Gersxon:Libni ; lia filo:Jahxat ; lia filo:Zima ; * lia filo:Joahx ; lia filo:Ido ; lia filo:Zerahx ; lia filo:Jeatraj . * La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab ; lia filo:Korahx ; lia filo:Asir ; * lia filo:Elkana ; lia filo:Ebjasaf ; lia filo:Asir ; * lia filo:Tahxat ; lia filo:Uriel ; lia filo:Uzija ; lia filo:SXaul . * La filoj de Elkana:Amasaj kaj Ahximot . * Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj ; lia filo:Nahxat ; * lia filo:Eliab ; lia filo:Jerohxam ; lia filo:Elkana . * La filoj de Samuel:la unuenaskito Vasxni , kaj Abija . * La idoj de Merari:Mahxli ; lia filo:Libni ; lia filo:SXimei ; lia filo:Uza ; * lia filo:SXimea ; lia filo:HXagija ; lia filo:Asaja . * Jen estas tiuj , kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo , kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon ; * ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado , gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem ; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo ; * jen estas tiuj , kiuj starigxadis , kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman , filo de Joel , filo de Samuel , * filo de Elkana , filo de Jerohxam , filo de Eliel , filo de Toahx , * filo de Cuf , filo de Elkana , filo de Mahxat , filo de Amasaj , * filo de Elkana , filo de Joel , filo de Azarja , filo de Cefanja , * filo de Tahxat , filo de Asir , filo de Ebjasaf , filo de Korahx , * filo de Jichar , filo de Kehat , filo de Levi , filo de Izrael . * Kaj lia frato Asaf , kiu staradis dekstre de li , Asaf , filo de Berehxja , filo de SXimea , * filo de Mihxael , filo de Baaseja , filo de Malkija , * filo de Etni , filo de Zerahx , filo de Adaja , * filo de Etan , filo de Zima , filo de SXimei , * filo de Jahxat , filo de Gersxon , filo de Levi . * La idoj de Merari , iliaj fratoj , staradis maldekstre:Etan , filo de Kisxi , filo de Abdi , filo de Maluhx , * filo de HXasxabja , filo de Amacja , filo de HXilkija , * filo de Amci , filo de Bani , filo de SXemer , * filo de Mahxli , filo de Musxi , filo de Merari , filo de Levi . * Kaj iliaj fratoj , la Levidoj , estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio . * Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado ; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo , kaj por pekliberigi Izraelon , konforme al cxio , kion ordonis Moseo , servanto de Dio . * Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar ; lia filo:Pinehxas ; lia filo:Abisxua ; * lia filo:Buki ; lia filo:Uzi ; lia filo:Zerahxja ; * lia filo:Merajot ; lia filo:Amarja ; lia filo:Ahxitub ; * lia filo:Cadok ; lia filo:Ahximaac . * Kaj jen estas iliaj logxlokoj , laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron , al la familioj de la Kehatidoj , cxar al ili destinis la loto , * oni donis HXebronon , en la lando de Jehuda , kaj gxiajn antauxurbojn cxirkaux gxi ; * sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb , filo de Jefune . * Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifugxo:HXebronon , Libnan kaj gxiajn antauxurbojn , Jatiron , Esxtemoan kaj gxiajn antauxurbojn , * HXilenon kaj gxiajn antauxurbojn , Debiron kaj gxiajn antauxurbojn , * Asxanon kaj gxiajn antauxurbojn , Bet-SXemesxon kaj gxiajn antauxurbojn ; * kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj gxiajn antauxurbojn , Alemeton kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Anatoton kaj gxiajn antauxurbojn . La nombro de cxiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj . * Al la idoj de Kehat , kiuj restis el la familio de la tribo , oni donis de la duontribo de Manase lauxlote dek urbojn . * Al la idoj de Gersxon laux iliaj familioj oni donis de la tribo Isahxar , de la tribo Asxer , de la tribo Naftali , kaj de la tribo Manase en Basxan dek tri urbojn . * Al la idoj de Merari laux iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben , de la tribo Gad , kaj de la tribo Zebulun lauxlote dek du urbojn . * Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn . * Ili donis lauxlote de la tribo de la Jehudaidoj , de la tribo de la Simeonidoj , kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn , kiujn ili nomis laux la nomoj . * Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn , apartenontajn al ili , de la tribo Efraim . * Kaj oni donis al ili la urbojn de rifugxo:SXehxemon kaj gxiajn antauxurbojn , sur la monto de Efraim , Gezeron kaj gxiajn antauxurbojn , * Jokmeamon kaj gxiajn antauxurbojn , Bet-HXoronon kaj gxiajn antauxurbojn , * Ajalonon kaj gxiajn antauxurbojn , Gat-Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn ; * kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn , Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn . Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj . * Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn ; * de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn , Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn , * Ramoton kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Anemon kaj gxiajn antauxurbojn ; * de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn , Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn , * HXukokon kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Rehxobon kaj gxiajn antauxurbojn ; * de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn , HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn . * Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn ; * kaj transe de Jordan , kontraux Jerihxo , oriente de Jordan , oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn , Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn , * Kedemoton kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Mefaaton kaj gxiajn antauxurbojn ; * kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn , Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn , * HXesxbonon kaj gxiajn antauxurbojn , kaj Jazeron kaj gxiajn antauxurbojn .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Chronicles] [1Chronicles:5] [1Chronicles:6] [1Chronicles:7] [Discuss] Tag 1Chronicles:6 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: