1Corinthians:11:17-34
Seeker Overlay ON
*
Sed ordonante al vi jene ,
mi ne lauxdas vin ,
ke vi kunvenas ne por plibonigxo ,
sed por malplibonigxo .
*
CXar unue mi auxdas ,
ke kiam vi kunvenas en la eklezio ,
ekzistas inter vi skismoj ;
kaj mi parte kredas tion .
*
CXar necese estas ,
ke ankaux herezoj estu inter vi ,
por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi .
*
Kiam do vi kunvenas ,
estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon ;
*
cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon ;
kaj unu malsatas ,
kaj alia drinkas .
*
Kio ?
cxu vi ne havas domojn ,
en kiuj vi povas mangxi kaj trinki ?
aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio ,
kaj hontigas la nehavantojn ?
Kion mi diros ?
cxu mi vin lauxdos en tio ?
Mi ja vin ne lauxdas .
*
CXar mi ricevis de la Sinjoro tion ,
kion mi ankaux transdonis al vi ,
ke la Sinjoro Jesuo en la nokto ,
en kiu li estis perfidata ,
prenis panon ;
*
kaj doninte dankon ,
li dispecigis gxin ,
kaj diris:CXio tio estas mia korpo ,
kiu estas por vi ;
cxi tion faru por memorigo pri mi .
*
Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo ,
dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango ;
cxi tion faru cxiufoje ,
kiam vi trinkos ,
por memorigo pri mi .
*
CXar cxiufoje ,
kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon ,
vi proklamos la morton de la Sinjoro ,
gxis li venos .
*
Tial cxiu ,
kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro ,
kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro .
*
Sed oni sin provu ,
kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko .
*
CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem ,
se li ne pripensas la korpon .
*
Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj ,
kaj ne malmultaj dormas .
*
Sed se ni pripensus nin mem ,
ni ne estus jugxitaj .
*
Sed kiam ni estas jugxataj ,
ni estas punataj de la Sinjoro ,
por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo .
*
Tial ,
miaj fratoj ,
kiam vi kunvenas por mangxi ,
atendu unu la alian .
*
Se iu malsatas ,
li mangxu hejme ,
por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon .
Kaj la ceteron mi ordigos ,
kiam mi venos .