1Corinthians:11
Seeker Overlay ON
*
Vi estu imitantoj de mi ,
kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo .
*
Mi lauxdas vin ,
ke vi min memoras en cxio ,
kaj ke vi firme tenas la tradiciojn ,
gxuste kiel mi transdonis ilin al vi .
*
Sed mi volas sciigi vin ,
ke la kapo de cxiu viro estas Kristo ;
kaj la kapo de virino estas viro ;
kaj la kapo de Kristo estas Dio .
*
CXiu viro ,
pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita ,
malhonoras sian kapon .
*
Sed cxiu virino ,
pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala ,
malhonoras sian kapon ;
cxar tio estas tia sama ,
kvazaux sxi estus razita .
*
CXar se virino ne estas vualita ,
sxi ankaux tondigxu ;
sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj ,
sxi estu vualita .
*
CXar viro devas ne havi la kapon vualita ,
pro tio ,
ke li estas la bildo kaj gloro de Dio ;
sed virino estas la gloro de viro .
*
CXar viro ne estas el virino ,
sed virino el viro ;
*
cxar ankaux viro ne estas kreita por virino ,
sed virino por viro ;
*
pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato ,
pro la angxeloj .
*
Tamen ne ekzistas virino sen viro ,
nek viro sen virino ,
en la Sinjoro .
*
CXar kiel virino estas el viro ,
tiel same ankaux estas viro per virino ;
sed cxio estas el Dio .
*
Jugxu en vi mem:cxu decas ,
ke virino pregxu al Dio nevualite ?
*
CXu ecx la naturo mem ne instruas vin ,
ke se viro havas longajn harojn ,
tio estas por li malhonoro ?
*
Sed se virino havas longajn harojn ,
tio estas por sxi gloro ;
cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo .
*
Sed se iu sxajnas esti disputema ,
ni ne havas tian kutimon ,
nek la eklezioj de Dio .
*
Sed ordonante al vi jene ,
mi ne lauxdas vin ,
ke vi kunvenas ne por plibonigxo ,
sed por malplibonigxo .
*
CXar unue mi auxdas ,
ke kiam vi kunvenas en la eklezio ,
ekzistas inter vi skismoj ;
kaj mi parte kredas tion .
*
CXar necese estas ,
ke ankaux herezoj estu inter vi ,
por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi .
*
Kiam do vi kunvenas ,
estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon ;
*
cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon ;
kaj unu malsatas ,
kaj alia drinkas .
*
Kio ?
cxu vi ne havas domojn ,
en kiuj vi povas mangxi kaj trinki ?
aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio ,
kaj hontigas la nehavantojn ?
Kion mi diros ?
cxu mi vin lauxdos en tio ?
Mi ja vin ne lauxdas .
*
CXar mi ricevis de la Sinjoro tion ,
kion mi ankaux transdonis al vi ,
ke la Sinjoro Jesuo en la nokto ,
en kiu li estis perfidata ,
prenis panon ;
*
kaj doninte dankon ,
li dispecigis gxin ,
kaj diris:CXio tio estas mia korpo ,
kiu estas por vi ;
cxi tion faru por memorigo pri mi .
*
Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo ,
dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango ;
cxi tion faru cxiufoje ,
kiam vi trinkos ,
por memorigo pri mi .
*
CXar cxiufoje ,
kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon ,
vi proklamos la morton de la Sinjoro ,
gxis li venos .
*
Tial cxiu ,
kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro ,
kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro .
*
Sed oni sin provu ,
kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko .
*
CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem ,
se li ne pripensas la korpon .
*
Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj ,
kaj ne malmultaj dormas .
*
Sed se ni pripensus nin mem ,
ni ne estus jugxitaj .
*
Sed kiam ni estas jugxataj ,
ni estas punataj de la Sinjoro ,
por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo .
*
Tial ,
miaj fratoj ,
kiam vi kunvenas por mangxi ,
atendu unu la alian .
*
Se iu malsatas ,
li mangxu hejme ,
por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon .
Kaj la ceteron mi ordigos ,
kiam mi venos .